Matematika terminaro (Kiselman 1985)
Aspekto
Tiu ĉi artikolo temas pri libro de Christer Kiselman. Pri aliaj libroj samnomaj vidu la apartigan paĝon matematika terminaro. |
Matematika terminaro, Ch. O. Kiselman, 1985 | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Christer Kiselman | |
Eldonjaro | 1985 | |
Urbo | Upsala | |
Eldoninto | Matematika instituto de Upsala universitato | |
Paĝoj | 30+4 | |
Matematika terminaro estas libro pri matematika analitiko de Christer Kiselman, publikigita per la matematika instituto de la Upsala universitato en 1985.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La libro estas mallonga skizo esperantlingve pri terminaro pri matematiko. La enhavo estas tiel dividita:
- antaŭparolo (p. ii)
- fontindikoj; aliaj mallongigoj (p. iii)
- OA 1-8 oficiala aldono 1-8
- MT vortoj aŭ esprimoj proponitaj per ĉi tiu terminaro (ĉ. 25 & ties mallongaj difinoj)
- bibliografio (p. iv) i.a.:
- B Raoul Bricard, 1905
- R Olav Reiersøl, diversaj 1973 ĝis 1985
- PIV Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 2-a eld. 1977
- EKV EG-Wörterbuch mathematischer Begriffe, 1980
- W Waringhien, 1976
- Listo esperanta - angla - franca - sveda (p. 1 - 29)
- aldono: Operacioj kaj ties rezultoj (p. 30)
Fake grandparte reviziita per la nova PIV (eldono 2002 kaj 2005), kies redaktisto iĝis la aŭtoro rilate matematikajn kapvortojn post sia verko. Do la matematikaj terminoj en PIV de 2002/05 montras la evoluon de la verkinto koncerne sian terminologian vidpunkton.